Ahora el Esperanto es un hobby de nerds y viejitos idealistas aunque existen evidencias que su estudio tiene ventajas pedagogías y que facilita el aprendizaje de otros idiomas.
Mia penso
Sur la kampo, for de l' mondo,
Antau^ nokto de somero
Amikino en la rondo
Kantas kanton pri l' espero.
Kaj pri vivo detruita
S^i rakontas kompatante, --
Mia vundo refrapita
Min doloras resangante.
"C^u vi dormas? Ho, sinjoro,
Kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro
El la kara infaneco?"
Kion diri? Ne ploranta
Povis esti parolado
Kun frau^lino ripozanta
Post somera promenado.
Mia penso kaj turmento,
Kaj doloro kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
Al vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan --
La junecon -- mi ploranta
Metis mem sur la altaron
De la devo ordonanta!
Fajron sentas mi interne,
Vivi ankau^ mi deziras --
Io pelas min eterne
Se mi al gajuloj iras ...
Se ne plac^as al la sorto
Mia peno kaj laboro --
Venu tuj al mi la morto,
En espero -- sen doloro!
Ho, mia kor'
Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile
Ho, mia kor'!
Ho, mia kor'! Post longa laborado
C^u mi ne vinkos en decida hor'?
Sufic^e! Trankvilig^u de l' batado,
Ho, mia kor'!
Referencias
- http://donh.best.vwh.net/Esperanto/EBook/chap09.html
- http://donh.best.vwh.net/Esperanto/eaccess/eaccess.book.html
- http://www.esperanto.net/info/index_en.html
- http://www.gutenberg.org/browse/languages/eo
- http://en.lernu.net/kursoj/fundamento/
- http://en.lernu.net/kursoj/ap/
- http://en.lernu.net/
- http://en.wikipedia.org/wiki/Lernu!
- http://en.wikipedia.org/wiki/Esperanto
- http://mamutido.livejournal.com/
- The Esperanto Teacher: A Simple Course for Non-Grammarians
- Concise Esperanto and English Dictionary: Esperanto-English/English-Esperanto (Teach Yourself)
- http://www.esperantilo.org/index_en.html
- http://en.wikipedia.org/wiki/Esperanto_orthography